Reliance Industries

Reliance Industries aŭ akronime RIL (plennomo angle Reliance Industries Limited) estas barata multnacia korporacio kun ĉefsidejo en Mumbajo, Maharaŝtro, Barato. RIL havas entreprenojn tra Barato en la kampoj de energio, petrolkemiaĵo, tekstiloj, naturresursoj, podetala komerco kaj komunikadoj. Ĝi estas inter la plej enspezigaj firmaoj en Barato , kaj la plej granda publika firmao en Barato laŭ merkatkapitaligo . La 22-an de junio 2020, RIL iĝis la unua barata kompanio kiu pasis la merkatan valoron de 150 miliardoj da dolaroj, kaj en septembro ĝi eĉ pasis la markon de 200 miliardoj . La konzerno estis fondita en 1962 fare de kuzoj Dhirubhai Ambani kaj Champaklal Damani, sed Damani forlasis la firmaon tri jarojn poste pro malsamopinioj kun Ambani pri kiel la firmao devus esti funkciigita. La posedanto kaj prezidanto de RIL estas la plej riĉa viro en Azio, Mukeŝ Ambani.


Developed by StudentB